Profana estas adjektiva termino ekuziĝinta inter la fakuloj pri la fenomenologio de religio por indiki, en la diĥotomio sankta-malsankta elpensita de Émile Durkheim[1], ĉion kio ne katalogeblas en la dimensio de la sankta.
La termino originas el la latina: profānus, nome “kio estas ekskludita, restas ekstere (pro) de la fānum”, intencante per tiu lasta termino “sanktan arbaron” aŭ “templon”.[2]
Esploristoj rimarkigas ke la areo de la sankta ĉiam pli malpliiĝas ĉar ĝi estas limigita de branĉoj de klerismo, marksismo kaj sciencismo, sekularigo… [3]